Updated on

The 16 Rules of Esperanto

Esperanto famously offered a language whose grammar was so simple that it could be amply summarized in sixteen rules (reproduced here from Edward A. Millidge’s Esperanto-English Dictionary) and learned in a short amount of time:


Plena Gramatiko de Esperanto.

A. — Alfabeto.

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

Complete Grammar of Esperanto.

A. — Alphabet.

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

Rimarko. — Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

Remark. — Presses which do not possess the accented letters can use instead of them ch, gh, hh, jh, sh, u.

B. — Reguloj.

  1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

B. — Rules.

  1. There is no indefinite Article; there is only a definite article (la), alike for all sexes, cases, and numbers.

Rimarko. — La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

Remark. — The use of the article is the same as in the other languages. People who find a difficulty in the use of the article need not at first use it at all.

  1. La substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
  1. Substantives have the termination o. To form the plural the termination j is added. There are only two cases: nominative and accusative; the latter is obtained from the nominative by the addition of the termination n. The rest of the cases are expressed by the aid of prepositions (the genitive by de, the dative by al, the ablative by per or other prepositions according to sense).
  1. La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.
  1. The Adjective ends in a. Case and number as with the substantive. The Comparative is made by means of the word pli, the Superlative by plej; with the Comparative the conjunction ol is used.
  1. La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj — la sufikson obl, por la nombronaj — on, por la disdividaj — la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj ka adverbaj.
  1. The cardinal Numerals (they are not declined) are: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. The tens and hundreds are formed by simple junction of the numerals. To mark the ordinal numerals the termination of the adjective is added; for the multiple — the suffix obl, for the fractional — on, for the collective — op, for the distributive — the word po. Substantival and adverbial numerals can also be used.
  1. Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
  1. Personal Pronouns: mi, vi, li, ŝi, ĝi (referring to thing or animal), si, ni, vi, ili, oni; the possessive pronouns are formed by the addition of the adjectival termination. Declension is as with the substantives
  1. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
  1. The Verb undergoes no change with regard to person or number. Forms of the verb: time being (Present) takes the termination -as; time been (Past) -is; time about-to-be (Future) -os; the Conditional mood -us; the Ordering mood -u; the Indefinite (Infinitive) mood -i. Participles (with an adjectival or adverbial sense): active present -ant; active past -int; active future -ont; passive present -at; passive past -it; passive future -ot. All the forms of the passive are formed by the aid of a corresponding form of the verb esti and a passive participle of the required verb; the preposition with the passive is de.
  1. La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.
  1. Adverbs end in e, degrees of comparison as with the adjectives.
  1. Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon
  1. All the Prepositions require the nominative.
  1. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
  1. Every word is read as it is written.
  1. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
  1. The Accent is always on the penultimate syllable.
  1. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
  1. Compound words are formed by the simple junction of the words (the chief word stands at the end); the grammatical terminations are also regarded as independent words.
  1. Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
  1. When another negative word is present the word ne is left out.
  1. Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
  1. In order to show direction words take the termination of the accusative.
  1. Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon: sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicion je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
  1. Each Preposition has a definite and constant meaning: but if we have to use some preposition and the direct sense does not indicate to us what special preposition we are to take, then we use the preposition je, which has no meaning of its own. Instead of the preposition je the accusative without a preposition can also be used.
  1. La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
  1. The so-called foreign words, that is, those which the majority of languages have taken from one source, are used in the Esperanto language without change, merely obtaining the spelling of the latter; but with different words from one root it is better to use unchanged only the fundamental word and to form the rest from this latter in accordance with the rules of the Esperanto language.
  1. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo.
  1. The final vowel of the substantive and of the article can be dropped and be replaced by an apostrophe.

El Fundamenta Krestomatio, pĝ. 254/6.
(Unua Eldono)


Correlatives

To this brief grammar is added a system of correlative words that have their own, special terminations that do not appear elsewhere, but whose consistency unto themselves makes them fairly easy to learn:

  Indefinite. Distributive, General or Collective. Interrogative and Relative. Negative. Demonstrative.
Motive IAL
for some (any) reason or cause
ĈIAL
for every reason
for all reasons
KIAL
for what reason
why? wherefore
NENIAL
for no reason or cause
TIAL
for that reason
for such a reason
therefore
Time IAM
at some (any) time
ever
once
ĈIAM
always
every time
for all time
ever
(at any time)
KIAM
at what time?
when
NENIAM
at no time
never
TIAM
at that time
at such time
then
Place IE
in some (any) place
somewhere
(anywhere)
ĈIE
everywhere
in every place
anywhere
KIE
in what place
where
NENIE
in no place
nowhere
(not anywhere)
TIE
in that place
there
yonder
Manner IEL
in some way
(in any manner)
somehow (anyhow)
ĈIEL
(in) every manner
(in) every way
all ways
KIEL
in what manner
how?
…as
like
NENIEL
in no manner, way
nohow
by no means
not at all
TIEL
in that manner
thus, so, like (that)
as…
in such a manner
Possession IES
somebody’s
(anybody’s)
(anyone’s)
ĈIES
everyone’s
each one’s
KIES
whose
NENIES
no one’s
nobody’s
TIES
that one’s
such a one’s
Thing IO
something
(anything)
ĈIO
everything
all things
all
KIO
what (thing)
which
that which
NENIO
nothing
not anything
TIO
that (thing)
Quantity IOM
some quantity
somewhat
rather, some
a little
ĈIOM
every quantity
all, the whole
all of it
KIOM
what quantity
how much
how many
NENIOM
no quantity
none
none at all
TIOM
that quantity
so much, many
as much, many
Individuality IU
some one
some
(anyone)
ĈIU
each one, each
ĉiuj = all, all the…
everybody
KIU
who, he who
which, that
which one
NENIU
no one
nobody
TIU
that one
that
the former

All this is explored in more detail in the following pages.